La retfoliumilo Fennec F-Droid estas bazita sur la plej aktuala eldono de Mozilla Firefox. Ĝi estas senigita de fermitkodaj binaraĵoj kaj telemezurado, tamen plue konektiĝas kun Mozilla-servoj, kiuj povas spuri uzantojn.